[emblemo+]
AKADEMIO DE ESPERANTO
Nova?oj
Al siaj jam ekzistantaj sep sekcioj kaj kvar komisionoj, la Akademio aldonis komisionon celantan “prilabori ?iujn te?nikajn solvojn por komuniki al la publiko la rezultojn de nia agado. Tio evidente inkluzivos la retejon, sed ne nur”. Dum la pasintaj monatoj, la retejo de la Akademio trairis krizan periodon, kaj ni dankas al Lee Miller, ke li savis la domajnnomon, al ESF kaj ?ia ?efdirektoro Chuck Mays ke ili konsentis gastigi la retejon de la Akademio, kaj al Jorge Rafael Nogueras ke, helpe de Marek Blahu? kaj James Rezende Piton, li realigis la translokadon de la ?isnunaj retejoj al la nova servilo de ESF. Kirilo Brosch, kiu zorgas pri la Tvitera konto de la Akademio, avertis nin ?ustatempe pri la risko perdi nian tutan retejon. Plibonigi la retejon kaj la aliajn komunikilojn de la Akademio postulos ankora? multe da laboro. La elektita Direktoro de la Komisiono estas Lee Miller. Kiel unuaj membroj estis elektitaj: retejestro: Jorge Rafael Nogueras (Rafa), vicretejestro: James Rezende Piton, membro: Kirilo Brosch, sed la konsisto de la Komisiono povos evolui sen plia vo?dono. Anta? kelkaj tagoj, James Rezende Piton anoncis sian rezignon, pro manko de libera tempo.
En 2020, la Akademio starigis novan premion “La?ro de la Akademio” alju?ota al libroj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”. Delonge tiu ?i ebleco “doni premiojn al la a?toroj de la plej bonaj aperintaj verkoj” ekzistis inter la statutaj celoj de la Akademio, sed estis neuzita. La ?urio, aprobita de la Akademio, konsistas el: Carlo Minnaja (Italio), Javier Alcalde (Katalunio), Edmundo Grimley Evans (Britio), Nikolao Gudskov (Rusio), Jesper Jacobsen (Francio), Valentin Melnikov (Rusio), Barbara Pietrzak (Pollando). La regularo estas konsultebla en la retejo de la Akademio. Premiindajn verkojn bonvolu proponi al Carlo Minnaja a? iu ajn alia membro de la ?urio. La unua limdato por propono de premiinda verko estas la 30-a de junio 2021.