Lingva Konsultejo El Akademio de Esperanto Lingva Konsultejo La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Lingva Konsultejo (kiu ?is 2007 nomi?is komisiono). ?iu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon a? rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la Lingva Konsultejo povas respondi relative rapide; komplikaj gramatikaj problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Lingva Konsultejo; tamen la Akademio esperas, ke utilas tiu ?i rapida servo, pri kies manko oni ofte plendis. Publikigado de respondoj La Lingva Konsultejo ekde Decembro 2011 publikigas elektitajn respondojn. Kiel demandi la Lingvan Konsultejon? Vi povas sendi retpo?ton al konsultejo@akademio-de-esperanto.org. La Lingva Konsultejo ne povas akcepti demandojn per telefono. Klare formulu la demandojn, kaj demandu konkrete. Bonvolu indiki ?e ur?aj demandoj, ?is kiam vi esperas ricevi respondon. Rapidan respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj indikis sian ret-adreson. La sekcio petas nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas respondi ?iu sperta esperantisto ser?ante en vortaroj kaj aliaj konsult-libroj. (Vidu anka? la regularon sube.) Konsultejanoj Membroj de la Akademio: Kirilo Brosch, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Simon Davies, Edmund Grimley Evans, HIROTAKA Masaaki, Jesper Jacobsen, Boris Kolker, Markos Kramer, Fran?ois Lo Jacomo, Anna Lowenstein, Julian Modest, Pa?lo Mo?ajev, Brian Moon, Barbara Pietrzak, Orlando Raola, Alexander Shlafer, Amri Wandel, Bertilo Wennergren. Korespondantoj de la Akademio: Wael Al-Mahdi, Esther Schor. Entute: 21 akademianoj kaj korespondantoj estas membroj de la Lingva Konsultejo. Regularo de Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto La demandoj senditaj retpo?te (konsultejo@akademio-de-esperanto.org) venas rekte al la retgrupo de la Lingva Konsultejo.
Tiuj, kiuj ne povas sendi demandon interrete, povas uzi paperpo?ton. La formala adreso por tiaj demandoj estas tiu de la direktoro. Li akceptas demandojn per ordinara letero, sed ne per telefono. Se oni faras demandon al alia Akademiano, tiu ?i transdonu ?in al la direktoro de la Lingva Konsultejo. La direktoro analizas la demandon kaj transdonas ?in, eventuale kun komentoj, al la konsultejanoj.
La konsultejanoj klopodas respondi kaj pridiskuti la demandon ene de la retgrupo de la Lingva Konsultejo ?is la indikita tempolimo (a?, se tempolimo ne estas indikita, la?eble plej rapide).
Rezulte de la diskutado inter la konsultejanoj, la direktoro verkas la respondon kaj sendas ?in al la demandinto (kun kopio al la konsulteja ret-grupo) kaj decidas ?u necesas publikigi la respondon en la retpa?aro de la konsultejo a?/kaj transsendi ?in al la Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj (precipe UEA).
Se la demando estas aparte malfacila, sed interesa, la direktoro povas prezenti ?in al alia koncerna sekcio a? al la Pleno de la Akademio por plia studado.
La estraro de la Akademio decidas, ?u aperigi rekomendojn de la konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en sia publika informilo.
El?utita el "https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Lingva_Konsultejo&oldid=601"
Navigacia menuo
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Vidoj
Agoj
Navigado
Iloj